Job 37

1Pri tio tremas mia koro Kaj saltas de sia loko. 2Aŭskultu atente en la bruo Lian voĉon, Kaj la sonojn, kiuj eliras el Lia buŝo. 3Sub la tutan ĉielon Li kurigas tion, Kaj Sian lumon al la randoj de la tero. 4Post ĝi ekbruas la tondro; Li tondras per Sia majesta voĉo, Kaj oni ne povas tion haltigi, kiam aŭdiĝas Lia voĉo. 5Mirinde tondras Dio per Sia voĉo; Li faras ion grandan, sed ne konatan. 6Al la neĝo Li diras: Falu sur la teron; Ankaŭ al la pluvego, al Siaj fortaj pluvegoj. 7Sur la manon de ĉiu homo Li metas sigelon, Por ke ĉiuj homoj sciu Lian faron. 8La sovaĝa besto iras en sian kavon Kaj restas en sia loĝejo. 9El la sudo venas ventego, Kaj de la nordo venas malvarmo. 10De la spiro de Dio venas frosto, Kaj vasta akvo fariĝas kvazaŭ fandaĵo. 11La nubojn Li pezigas per akvo, Kaj nubo disŝutas Lian lumon. 12Li direktas ilin ĉirkaŭen, kien Li volas, Por ke ili plenumu ĉion, kion Li ordonas al ili, sur la tero: 13Ĉu por puno de ia lando, Ĉu por favorkoraĵo Li ilin direktas. 14Atentu tion, Ijob; Staru, kaj konsideru la miraklojn de Dio. 15Ĉu vi scias, kiamaniere Dio agigas ilin Kaj aperigas lumon el Sia nubo? 16Ĉu vi komprenas, ĉe la distiro de nubo, La miraklojn de Tiu, kiu estas la plej perfekta en la sciado? 17Kiamaniere viaj vestoj varmiĝas, Kiam la tero kvietiĝas de sude? 18Ĉu vi povas etendi kun Li la ĉielon, Firman kiel fandita spegulo? 19Sciigu al ni, kion ni devas diri al Li; Mi nenion povas elkonjekti pro mallumo. 20Ĉu estos rakontita al Li tio, kion mi parolas? Se iu parolos, li pereos. 21Nun oni ne povas rigardi la lumon, kiu hele lumas en la ĉielo, Kiam la vento pasas kaj purigas ĝin. 22De norde venas oro; Ĉirkaŭ Dio estas terura brilo. 23La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas. 24Tial respektegas Lin la homoj; Kaj Li atentas neniun el la saĝuloj.

Copyright information for Esperanto